Gyakori  mesekezdetek az eszperantóban,

Grimm – Kabe, Baghy Gyula és mások nyomán:

1) Fabelkomencoj

2) Fabelkomencoj  klasikaj

A szóképzés  szerkesztett nyelvekben, főképp az eszperantóban.
megjegyzések a kérdés történetéhez.
Vortoderivado en Esperanto,  René de  Saussure, Eugen Wüster:
 

Esperanto-movado

Dealo

SUPOKANTO

(strofaro en pjaspo)

Diris mi al mi mem iam:
faru mi por Junjo kukon!
Cxu mi povus riski provi
Junjo, fari kukon por vi?

Diris al mi la gefiloj,
faru mi por Panjo... s u p o n!
Mi buljonon ne kuragxus
provi, mi do faros jxurkon.

Iris mi al spicvendejo,
prenis iom da oleo.
Fari jxurkon... ne deziris,
fari Pjaspon mi decidis.

Prenis mi duonpretajxojn,
gulasxecan, tomatricxan
pulvoretojn... kaj cepetojn
mi almetis memtrancxitajn

Mi sidigxis kaj ekpensis,
mi ekpensis, kiel agi...
Citos mi la proprajn pensojn,
por ke povu vi imagi:

Kolbasetojn, ecx fromagxon
dispremitajn mi enigos;
Oni tion ne rekonos,
sed gxi cxion bongustigos .

Mi enmetos Esperanton
viva! Gxi ja funkciadas!
Certe gxi vin ne vomigos,
gxi la supon belsonigos.

Kaj subite sonorigis
iu: jen, Borinjo venis.
Sxi rigardis mian poton,
mian celon sxi divenis.

Diris al mi Borinjeto,
eble petroselo mankas.
Mi enmetis petroselon,
al vi Borinjet* mi dankas.

Junjo kara, tuj gustumu,
vi, gefiloj, tuj gustumu.
Stas en gxi ja bona Espo,
certe tre bongustos Pjaspo!

Ho vi tumo, ho vi tumoj,
ho vi ustoj povos mangxi,
kaj vi devos la kutimojn
de mangxado ecx ne sxangxi.


Glosoj:

jxurko... pola Paska supo
buljono... alia supo
Borinjo... junulino; unu el niaj infanoj,
(vi) usto... alparolato sxatata
(vi) ustoj... alparolatoj sxatataj
(vi) tumo; (vi) alparolato
vi) tumoj; (vi) alparolatoj
stas; estas
Stas - Estas
pjaspo - esperantido de Blazio VAHA [n.s. Bala'zs WACHA]